La Esperanto-centro en Rumonge havas ĉirkaŭ 500 librojn, sed neniujn meblojn

10.05.2014 – Sekretario de la Asocio Nacia por Esperanto en Burundo Hasano Ntahonsigaye informas, ke la biblioteko de la Esperanto-centro en Rumongo jam havas ĉirkaŭ 500 librojn kaj sep kasedojn. Li kore dankas ĉiujn samideanojn, kiuj sendis pakaĵojn kun libroj, revuoj kaj diskoj kaj esperas, ke ili plu helpos plenigi la unuan esperanto-bibliotekon de Burundo, kiu samtempe estas la unua kaj sola publika biblioteko de Rumongo.

Tamen multo ankoraŭ mankas al la unua centro de la esperanto-vivo en tiu afrika lando – lerniloj, komputiloj kaj aparte mebloj. La du novkonstruitaj klasoj pretas akcepti lernantojn, sed al la ejoj mankas iuj ajn mebloj, eĉ plej simplaj benkoj kaj tabloj. En la biblioteko legantoj devas legi stare, ĉar aliaj oportunoj mankas. En malsupraj fotoj videblas kiel legantoj alvenis kaj dismetis librojn kaj revuojn sur la portempe pruntita tablo.

Legantoj en la Esperanto-centro. Rumongo, Burundo. 05.2014.

Niaj samideanoj el tiu malriĉega lando esperas je helpo de la tutmonda esperantistaro.

Vi povas subteni la agadon de tiuj sindonemaj aktivuloj per mondonacoj, kio ebligos aĉetadon de la mebloj kaj eble teknikaĵoj.

Vi povas ankaŭ sendi siajn librojn (en Esperanto kaj la franca) laŭ la adreso: ANEB, BP 170, BI-Rumonge, Burundi aŭ aĉeti la novajn ekzemple en Libroservo de UEA kaj indiki tiun adreson.