Donacoj

Pago per PayPal

Plej facila vojo estas pagi tuj per bankokarto. Vi povas elekti, ĉu pagi unufoje aŭ ordoni bankon pagigi vian bankokarton ĉiumonate je certa sumo.

*Elektu vian valuton:

Ĉiumonata donaco

$ /monate

Unufoja donaco

$

Entute

Monata donaco......................$

Unufoja donaco....................$

Plena donaco hodiaŭ
$


Ĉu estas problemoj donaci?
Informu nin kaj ni helpos al vi.

 

Pago per Skill

scrill Vi povas pagi ankaŭ per Skill, ĝirante monon al la retpoŝta adreso: espero722@gmail.com

 

Ĝiro al la UEA-konto

Por fari donacojn al la fonduso, oni ĝiru al la konto de “Esperanto en Evoluo” ĉe UEA, kodo eeer-u (kontonumero de UEA: 378964 ĉe ING-bank en Nederlando, la BIC estas PSTB NL21 aŭ uzu IBAN-numeron NL24PSTB0000378964). Vi povas ĝiri vian donacon per bankofakturo aŭ tuj per la UEA-pagilo. En lasta kazo oni elektu en “Pago-celo” la frazon “Alia celo” kaj en la kampo “Akompanaj notoj, klarigoj” enmetu: “Por la fonduso “Esperanto en Evoluo”, kodo eeer-u.

Post ĝustigi kaj faciligi la administradon de la donacoj ni petas vin samtempe sendi sciigon al la retpoŝtadreso unuakasisto@esp-evoluo.info

Pago per Yandex-mono

Oni povas ĝiri monon pere de la rusia sistemo Yandex-mono, pagante ĉu de via Yandex-monujo, ĉu de via bankokarto.

Informo por donacontoj en Germanujo:

Vi povos ĝui rabaton je viaj impostoj – samgrandan kiel kaze de donaco al germana komunutila fondaĵo, t. e. inter 25% – 35% (en ekstrema kazo eĉ 45%) de la donacita sumo. Tiun avantaĝon ni dankas al interkonsento inter la fondaĵoj “Mondo” kaj “Esperanto en Evoluo”. Nur nepre sekvu la striktan proceduron pri tio:

La mono devas flui tra la konto de la fondaĵo “Mondo” (Kontonumero: 151100004, Bankkodo: 60090100, Stuttgarter Volksbank). Kiel celo oni nepre aldonu la rimarkon “Esperanto en Evoluo” kaj sendu retmesaĝon al la retpoŝtadreso: unuakasisto@esp-evoluo.info, informante pri via pago kaj via kompleta adreso.

Alternative la unua kasisto (Johan Derks) povas akcepti la monon kontante, informonte la fondaĵon “Mondo” pri via donaco.

Informo por donacontoj en Nederlando:

Ankaŭ vi ĝuas rabaton je viaj impostoj laŭ la nederlanda tarifo. Via donaco devas esti pruvebla de vi laŭ bankokonta tagokopio.

Se vi hezitas pri donacado, konsideru la eblecon de alprunto.