Kroniko

Plano de la Esperanto-centro en Rumonge

Plano de la Esperanto-centro en Rumonge

En julio 2009 en Rumonge okazis la 2-a nacia kongreso de Esperanto en Burundo, dum kiu estis aprobita la decido krei la Esperanto-centron en Rumonge, kiu kombinos bibliotekon, publikan komputilejon kaj loĝoĉambron por turistoj (kiel la fonton de enspezoj). Por tiu celo (kaj ne nur por ĉi tiu projekto) estis establita fondaĵo “Esperanto en Evoluo”, kies volokupo estas “financa subtenado de profitodonaj projektoj en malriĉaj landoj, kiuj celas doni bezonatan financan bazon al la tiea Esperanto-movado”.

Aĉeto de la tereno por la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 11.2010.

Aĉeto de la tereno por la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 11.2010.

En novembro 2010 per la subteno de la fondaĵo «Esperanto en Evoluo», ANEB aĉetis terenon en Rumonge, kvartalo Kanyenko por konstrui la Esperanto-centron.

Konstruado de la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 10.2012.

Konstruado de la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 10.2012.

En decembro 2011 okazis la unua monsendo je 5180 eŭroj, post kio komenciĝis la konstruaj laboroj.

Konstruado de la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 12.2012.

Konstruado de la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 12.2012.

En februaro 2012 okazis la dua monsendo je 2700 eŭroj, kio ebligis daŭrigon de la konstruaj laboroj.

Partoprenantoj de la esperanto-seminario apud la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 08.2012.

Partoprenantoj de la esperanto-seminario apud la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 08.2012.

En aŭgusto 2012 okazis la tria (eksterplana) monsendo je 2200 eŭroj, per kio oni planis fini la konstruadon. Pliajn elspezojn kaŭzis plialtiĝo de la prezoj por konstruaj materialoj. Tiumonate en Rumonge okazis la esperanto-seminario, kies partoprenantoj vizitis la konstruatan Esperanto-centron.

Malfermo de la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 07.09.2013.

Malfermo de la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 07.09.2013.

La 7-an de septembro 2013 la Esperanto-centro en Rumonge estis solene malfermita fare de partoprenantoj de la instruseminario. Ĉeestis ankaŭ eks-urbestro, ĵurnalisto de la loka gazeto «Hodi Tanganjika», estro de kvartalo Kajenkoko, kie troviĝas la centro, konsilanto de la nuna urbestro, prezidanto de la provinca komitato de politika partio «KAZE FDD» (politika partio), instruistoj de mezgradaj lernejoj en Rumonge kaj najbaranoj.

Konstruado de la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 12.2013.

Konstruado de la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 12.2013.

En novembro 2013 okazis la kvara (eksterplana) monsendo je 2000 eŭroj por konstruado de la du aldonaj ĉambroj, en kiuj okazos instruado de Esperanto al lernejaj instruistoj kaj gravuloj. La burundaj samideanoj pravigis tiun bezonon, klarigante ke multaj instruistoj kaj aŭtoritatoj volus lerni Esperanton, sed rezignus tion, se la instruado okazus en la sama ĉambro kie lernas kaj legas ordinaruloj. En decembro 2013 la konstruado komenciĝis.

Konstruado de la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 01.2014.

Konstruado de la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 01.2014.

En januaro 2014 okazis la kvina (fina) monsendo je 1076 eŭroj, kio ebligis daŭrigon (kaj finon) de la konstruaj laboroj.

Konstruado de planko en la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 02.2014.

Konstruado de planko en la Esperanto-centro. Rumonge, Burundo. 02.2014.

En februaro 2014 komenciĝis la konstruado de la planko, unu el finaj etapoj de la konstruaj laboroj.