Historio

En januaro 2009 Cseh-instruisto Johan Derks kaj lia edzino Svetlana Milanović faris instruvojaĝon al Burundo. Ilin asistis Hasano Ntahonsigaye, Jérémie Sabiyumva, Léopold Mugabaranoga kaj Pamphile Bahati. Ili gvidis kelktagan kurson en ĉefurbo Buĵumburo kaj dusemajnan seminarion en Rumonge, kiun partoprenis pli ol 120 personoj.

La interesiĝo de lokanoj estis tre granda, sed kondiĉoj por instruado estis ege mizeraj. Pro tio post reveni al Nederlando kie ili tiam loĝis, la geedzoj establis la fondaĵon “Esperanto en Evoluo”, kies celo estas kreado de memstaraj esperanto-centroj en malriĉaj landoj.

La unua projekto de la fondaĵo iĝis konstruado de la esperanto-centro en Rumongo (Burundo). En 2013 ĝi estis solene malfermita kaj gastigis la unuan esperanto-seminarion. En 2014 finiĝis alkonstruo de la du pliaj ĉambroj.