Statuto

NOMO KAJ SIDEJO

Artikolo 1.

1. La Fondaĵo nomatas “ST. ESPERANTO EN EVOLUO”.
2. Ĝi sidejas en Kampen, Nederlando.

 

CELO KAJ RIMEDOJ.

Artikolo 2.

1. La Fondaĵo celas financan subtenadon al profitodonaj projektoj en malriĉaj landoj, kiuj alagas doni financan bazon al la tiea Esperanto-movado.

2. La Fondaĵo klopodas realigi ĉi-tiun celon per:

a. la varbado de donacoj de esperantistoj kaj simpatiantoj de la Esperanto-movado;

b. la petado de subvencioj por subtenataj projektoj ĉe institutoj por evoluhelpo;

c. la mastrumado kaj/aŭ proprieteco de tero, konstruaĵoj kaj aliaj kapitalvaroj kiuj servas por subtenataj projektoj, inkluzive de la hipotekado de gariantaĵigado de ĉi-tiuj (nemoveblaj) aĵoj;

d. ĉiuj ceteraj aktivecoj kiuj servas por krei kondiĉojn sub kiuj subtenataj projektoj povas esti starigitaj aŭ daŭrigataj, tiel en la plej vasta senco de la vorto kaj plue fari ĉion tion ankoraŭ aŭ ekzekutigi kio laŭ la opinio de la estraro estas necesa, utila kaj/aŭ dezirata.

 

MONRIMEDOJ.

Artikolo 3.

1. La monrimedoj de la Fondaĵo konsistas el:

a. libervolaj, jes aŭ ne fiksaj, kontribuoj kaj donacaĵoj de individuoj, eklezioj, firmaoj, institutoj kaj aŭtoritataj instancoj;

b. heredigoj kaj legacoj; kaj

c. ĉiuj aliaj ricevaĵoj.

2. La Fondaĵo povas akcepti heredaĵojn nur sub kondiĉo de registrado de la inventaro.

 

ESTRARO.

Artikolo 4.

1. La estraro de la Fondaĵo konsistas el unu difinenda de la estraro nombro de almenaŭ tri naturaj personoj. La estraro havas politdifinajn kaj superrigardajn taskojn kaj portas la finrespondecon por la Fondaĵo .

2. Pri estiĝintaj postenvakoj la deĵorantaj estraranoj provizas kiom eble dum la unue venanta estrarkunveno.

3. Ene de la estraro devas ne esti proksimaj familiaj aŭ kompareblaj rilatoj.

4. La estraro nomumas la prezidanton en funkcion. La estraro elektas el sia mezo sekretarion kaj kasiston.

5. Estraranoj estas nomumataj por periodo de unu jaro. Elviciĝantaj estraranoj estas tuj reelekteblaj. Estraranoj elviciĝas laŭ farita de la estraro vicordo. Se estrarano estas nomumata de estiĝinta pro elviciĝo aŭ forpaso postenvako, li enviciĝas en la lokon de tiu, en kies lokon li estas nomumita, koncerne la farendan vicordon de elviciĝo.

6. Se la nombro de estraranoj malpliiĝus sub tri, tiam la restintaj estraranoj aŭ la nura restinta estrarano konsistigas laŭleĝan estraron. La restintaj estraranoj aŭ la restinta estrarano tiam zorgas pri tio ke la estraro estu kompletigita ene de du monatoj ĝis la minimumo.

7. La estraranoj kiel tiaj ne ricevas soldon, rekte aŭ nerekte. Justa kompenso por la faritaj de ili serve al la Fondaĵo kostoj kaj por faritaj de ili laboro ne estas konsiderataj kiel soldo. Ĉi-tiuj kompensoj estas montrataj en la jarkontoj kaj pliklarigataj.

8. La estraranoj devas ne esti estrarano, fondinto, akciulo, superrigardanto aŭ dungato de:

a. estaĵo al kiu la Fondaĵo cedas parte aŭ tute la arigitajn de si monsumoj, rekte aŭ nerekte;

b. estaĵo kun kiu la Fondaĵo plenumas laŭstrukture agojn kiuj povas esti taksataj en mono. Opiniata egala  al estaĵo, kiel volidirita en ĉi-tiu membro estas jura personeco aŭ estaĵo kiu laŭstatute – rekte aŭ nerekte – estas ligita al la Fondaĵo.

 

PARTOPRENANTOJ

Artikolo 5.

1. La fondaĵo konas partoprenantojn.

Partoprenantoj estas naturaj personoj kiuj

a. faris ĉiujaran donacon de almenaŭ difinenda de la estraro elcentaĵo de la jarkotizo por la aktiva membreco (MA) de Universala Esperanto Asocio;

b. skribe aŭ per elektronika poŝto sciigis al la estraro estivoli partoprenanto.

La dirivolita sub a elcentaĵo estas je la starigo de la fondaĵo 50% (kvindek).

2. Partoprenantoj havas diskut- kaj voĉdonrajton en la mastrumita de la estraro interretdiskutlisto.
La daŭro de la diskut- kaj voĉdonrajto de partoprenanto estas unu jaro kaj unu monato post ricevo de la kasisto de lia donaco.
En la interretdiskutlisto uzatas la internacia lingvo kaj ĝi estas alirebla de la Esperanta publiko.

3. Voĉdonadon fare de partoprenantoj povas inicii nur la estraro.
Ĉi-tiu efektiviĝas tiel ke ĉiu partoprenanto povas kontroli la rezulton, ekzemple ĉar la interretdiskutlisto, de Yahoo aŭ alia retpoŝtkompanio, provizas sondadan  faciligon.

4. Partoprenantoj povas, individue aŭ kune, fari en la interretdiskutlisto, petitan aŭ ne-petitan konsilon al la estraro.
Kiam konsilo devenas kontroleble de minimume unu kvinono (1/5) de la partoprenantoj en la listo, la estraro devas elekti ĉu aŭ fari decidon konforme al la konsilo aŭ privoĉdonigi la konsilon kiel eble plej baldaŭ de la partoprenantoj en la listo.

5. Konsiloj povas en unua instanco koncerni:

a. la kunvokadon de estrarkunveno kun mencio de la traktendaj tagorderoj konforme al Artikolo 6 membro 2 de ĉi-tiu statuto;

b. farotajn aŭ faritajn decidon fare de la estraro, inter kiuj la decido pri ŝanĝo de la statuto konforme al Artikolo 14 membro 1 de ĉi-tiu statuto. Pri faritaj decidoj de la estraro nur negativaj konsiloj povas esti donataj;

6. En balotado la voĉoj povas esti nur por aŭ kontraŭ.

7. Konsilo de partoprenantoj estas akceptita se en baloto ĝi estas apogata de simpla plimulto de la partoprenantoj.

8. Se montriĝas ke post negativa konsilo, kiel dirivolita en Artikolo 5 membro 5b, kiun subtenas plimulto de la partoprenantoj, la estraro persistas pri la farita decido, ĝi devas plej baldaŭ skribe motivi sian pozicion kaj/aŭ doni siajn argumentojn en la interretdiskutlisto.

 

ESTRARAJ KUNSIDOJ.

Artikolo 6.

1. La estraro kunsidas tiom ofte kiom la prezidanto aŭ minimume unu triono de la estraranoj deziras tion.

2. Ekzistas du modoj de kunsidado, fizika kaj elektronika. La kunvokado de la estraraj kunsidoj okazas skribe aŭ rete, kun observo de tempospaco de minimume unu monato. La kunvokilo mencias, krom la loko (en kazo de fizika kunsido), la tempon kaj la antaŭvidatan daŭron de la kunsido, la tagorderojn kaj – alkroĉite – la necesajn por priparolado skribitajn dokumentojn. En elektronika kunsido devas esti uzata almenaŭ komputila programo, en kiu la partoprenantoj de la kunsido senpere sendadas mesaĝojn al ĉiuj aliaj partoprenantoj kaj ilin ricevas de ĉiuj aliaj, dum ĉies ĉeestado (ŝaltiĝo en la programo) videblas por ĉiuj aliaj.

3. Kiom ke en estrarkunsido ĉiuj oficantaj estraranoj ĉeestas, validaj decidoj povas esti prenitaj pri ĉiuj leviĝantaj temoj, se nur unuanime, eĉ se oni ne observis la donitajn de la statuto preskribojn.

4. Kunlaborantoj de la estaro povas je peto de la prezidanto partopreni en la kunsidoj kaj en la diskutado. Ili ne havas voĉdonrajton.

5. La kunsidoj estas gvidataj de la prezidanto de la estraro; je ties malĉeesto la kunsidantoj mem indikumas sian prezidanton.

6. Pri la traktato en la kunsido la sekretario tenas protokolon, en kazo de elektronika kunsido surbaze de la arkiva savaĵo de la tekstinterŝanĝoj. La sekretario dissendas la protokolon ene de unu montao post okazo de la kunsido, tiel ke ene de la sekvonta monato ili povas esti arestataj pere de normala retpoŝtcirkulado inter la estraronoj. La prezidanto tiam senprokraste sendas la protokolon al la dirivolita en Artikolo 5 membro 2 interretdiskutlisto.

 

DECIDIĜO EN LA ESTRARO.

Artikolo 7.

1. Por preni decidojn estas necese ke minimume la duono plus unu de la nombro da estraranoj persone ĉeestas, respektive partoprenas en la elektronika kunsido. Estrarano povas lasi sin reprezenti en fizika kunsido de kunestrarano je prezentado de skriba plenrajtigilo. Estrarano povas en tio agi kiel plenrajtigito nur por unu kunestrarano.

2. Ĉiu estrarano havas la rajton al donado de unu voĉo. Tiom ke ĉi-tiu statuto ne preskribas pli grandan plimulton, ĉiuj decidoj de la estarro estas prenataj je absoluta plimulto de la valide donitaj voĉoj.

3. Ĉiuj voĉdonadoj en la fizika kunsido okazas parole, se ne la prezidanto opinias  skriban voĉdonadon dezirinda aŭ se unu el la voĉdonrajtigitoj petas tion antaŭ la voĉdonado. Skriba voĉdonado okazas per nesubskribitaj fermitaj slipoj. Malplenajn voĉojn oni rigardas ne donitaj. Pri ĉiuj disopinioj malkonsentaĵoj pri voĉdonado, ne antaditaj en la statuto, la prezidanto decidas.

4. Se la voĉoj egalrezultas pri iu afero, tiam oni rigardas la proponon malakceptita. Postsekve la estraro povas decidi a) peti konsilon pri la propono de la partoprenantoj kio tiukaze povas konduki al voĉdonado konforme al Artikolo 4 membro 4 sekvate de rekonsiderado de la estraro b) prezenti la proponon al persono kiu estas eksperta sur la tereno de la temo al kiu la propono rilatas. Ĉi-tiu eksperto tiam estas petata eldiri devontigan konsilon pri la propono pri kiu la voĉoj egalrezultas kaj tiu konsilo estas rigardata kiel esti decidita de la estraro.

5. La decido de kunvokado de fizika aŭ elektronika estrarkunsido kaj la kunvokilo ĉiam samtempe kun la sendado al la estraranoj ankaŭ estas sciigataj al la partoprenantoj. La estraro mem difinas, kiujn el la apartenataj al tio aldonaĵoj oni sendas al la partoprenantoj. Nur la konceptan buĝeton, la jarkonton kaj la jarraporton devas esti senditaj ĉiam al la partoprenantoj.

 

IMPLIKIĜO DE INTERESOJ.

Artikolo 8.

1. Kaze ke montriĝas implikiĝo de interesoj rilate al estrarano aŭ kunlaboranto, la koncernata membro a kunlaboranto devas malsilenti tion al la estraro en kiu li sidas. La koncernata membro de la estraro plue devas deteni sin de la interkonsiliĝado kaj decidiĝado. La ĉeesto de la koncernata membro ne kalkuliĝas en la difinado pri tio ĉu la postulata kvorumo estas atingita.

2. Se montriĝas implikiĝo de interesoj inter la fondaĵo kaj unu aŭ pli el ĝiaj estraranoj aŭ kunlaborantoj, la fondaĵo estas reprezentata en observo de la difinitaĵo en Artikolo 10 membro 3.

 

ESTRARAJ ŜARĜO KAJ KOMPETENTOJ.

Artikolo 9.

1. La estraro estas ŝarĝita je la estrado de la fondaĵo.

2. La estraro povas por la farado de sia tasko aranĝi asistadon de pagataj aŭ ne-pagataj kunlaborantoj de la fondaĵo.

3. La estraro povas starigi komisionojn por difinita periodo kaj pri klare priskribita komisio kaj nomumi ties membrojn.

4. La estraro estas kompetenta al la farado de kontraktoj pri aĉetado, vendado aŭ enkondiĉado (plipezigado) de registrovaroj.

5. La estraro estas kompetenta al la farado de kontraktoj, en kiuj la fondaĵo devontigas sin kiel garantianto aŭ individua kunŝuldanto, respondecigas sin por tria persono aŭ devontigas sin al garantiado pri ŝuldaĵo de tria persono, se tia decido estas prenata kun ĉiuj voĉoj de ĉiuj oficantaj estraranoj, dum ne ekzistas vaka posteno.

 

REPREZENTADO.

Artikolo 10.

1. La fondaĵo estas reprezentata jure kaj eksterjure de la estraro.

2. La kompetento al reprezentado estas aljuĝita ankaŭ al kune la prezidanto kaj la sekretario aŭ al unu el ili kune kun alia membro de la estraro. Prezidanto kaj sekretario kune povas doni skribitan plenrajtigilon al (alia) estrarano kaj/aŭ al kunlaboranto.

3. Kun implikiĝo de interesoj la fondaĵo ne povas esti reprezentata de la estrarano aŭ la kunlaboranto koncerne kiun la implikiĝo de interesoj montriĝas.

 

FINO DE ESTRARANECO.

Artikolo 11. La estraraneco finiĝas:

a. pro forpaso de la estrarano;

b. pro laŭvica eksiĝo;

c. kiam estrarano perdas la liberan mastrumadon pri sia havaĵo;

d. pro skribita sineksigo;

e. en kazo de maldungo fare de justico surbaze de Artikolo 298 Libro 2 de la nederlanda Civila Kodaro (Burgerlijk Wetboek);

f. en kazo de maldungo fare de la estraro mem, se du trionoj de la kunsidantaj aŭ reprezentataj estraranoj en kunsido por kiu la ero estas entagordigita, opinias la argumentojn por tio pezantaj;

g. en la kazoj priskribitaj en la estrara regularo.

 

KONTLIBRA JARO KAJ JARKONTOJ.

Artikolo 12.

1. La kontlibra jaro de la fondaĵo egalas la kalendaran jaron.

2. La estraro devas administri en tia maniero pri la havaĵa stato de la fondaĵo kaj de ĉio koncerne la laboraĵojn de la fondaĵo, laŭ la postuloj kiuj rezultas el ĉi-tiuj laboraĵoj, kaj gardi la koncernajn librojn, dokumentojn kaj aliaj datenujojn en tia maniero, ke en ĉiu momento la rajtoj kaj devoj de la fondaĵo povas esti konataj.

3. Ĉiujare antaŭ la unua de decembro la kasisto prezentas konceptan buĝeton kun la koncernaj dokumentoj por la venonta jaro al la estraro. La estraro fiksas la buĝeton.

4. Ĉiujare antaŭ la unua de julio la kasisto prezentas la jarkonton kun la koncernaj dokumentoj al la estraro. La estraro fiksas ĉi-tiujn dosierojn antaŭ ol ili estos publikigitaj.

5. Ĉiujare la estraro fiksas la jarraporton.

6. Fiksado de la jarraporto validigas al la estraro je deŝarĝo pri la farata polito, malkrom laŭleĝaj limigoj.

 

REGULAROJ.

Artikolo 13.

1. La estraro kompetentas difini regularojn, kiel la estrara regularo, en kiu temoj estas reguligitaj kiuj ne estas prenitaj en ĉi-tiun statuton aŭ kiu donas pluan precizigon de ĉi-tiu statuto.

2. La regularo devas ne malkonformi al la leĝo aŭ ĉi-tiu statuto.

3. La estraro ĉiam rajtas ŝanĝi la regularon aŭ aboli ĝin.

4. Al la difinado, ŝanĝiĝo kaj abolado de la regularo aplikiĝas la difinaĵo de Artikolo 14 membro 1.

 

ŜANĜO DE STATUTO.

Artikolo 14.

1. La estraro kompetentas ŝanĝi ĉi-tiun statuton. La decido de tio devas esti prenitaj kun voĉplimulto de du trionoj, dum ke ne ekzistas vaka seĝo en la estraro.

2. La ŝanĝiĝo devas efektiviĝi je puno de malvalideco per notaria akto. Ĉiu estrarano kompetentas pri pasigo de la akto de statutŝanĝo.

3. La estraro devas deponi aŭtentan kopiaĵon de la ŝanĝiĝo, kaj ankaŭ la ŝanĝitan statuton ĉe la komerca registrejo (Handelsregister) oficeje de la Ĉambro de Komerco en kies regiono la fondaĵo sidejas.

 

MALLIGADO, KVITADO, JURA FUZIADO AŬ SPLITADO.

Artikolo 15.

1. La estraro kompetentas malfondi la fondaĵon, procedi al juran fuzion aŭ spliton. Al la tiurilata decido aplikiĝas la difinaĵo de Artikolo 14 membro 1.

2. La fondaĵo restas ekzisti post sia malligo tiom ke ĉi-tio necesas por la kvitado de sia havaĵo.

3. La kvitado efektiviĝas de la estraro.

4. La kvitantoj zorgas pri tio, ke okazas enskribigo pri la malligo de la fondaĵo en la registro volidirita en Artikolo 14 membro 3.

5. Dum la kvitado la difinoj de ĉi-tiu statuto restas validaj kiom plej eble.

6. Eventuala pozitiva saldo kaj ceteraj aktivaĵoj de la malligita fondaĵo estas transdonataj kiom plej eble al Universala Esperanto Asocio, sidejanta en Roterdamo.

7. Post plenumado de la malligo la libroj kaj dosieroj de la malligita fondaĵo restadas dum sep jaroj gardataj de la plej juna kvitinto.

8. Cetere al la malligado kaj kvitado aplikiĝas la difinitaĵoj en la artikoloj 19 ĝis inkluzive 24 de Libro 2 de la nederlanda Civila Kodaro (Burgerlijk Wetboek).

9. En kazo de jura fuziiĝo aŭ splitiĝo de la fondaĵo la havaĵo de la fondaĵo datume de la jura fuziiĝo aŭ splitiĝo kaj ankaŭ ties fruktoj povas esti uzataj alie ol estis preskribite antaŭ la fuziiĝo aŭ splitiĝo nur kun aprobo de la juĝisto.