Konstruado de la biblioteko komenciĝis

13.12.2011 – Je la 13a de decembro 2011 mi sendis €5180, al la konto 306890164 de Ass. Nat. d’Espéranto au Burundi. Je la 26a de decembro la konstruado de la biblioteko komenciĝis. La laboro estos finita fine de februaro, almenaŭ se envenos pliaj donacoj, ĉar laŭ lasta buĝeto bezonatas proksimume € 8000, =.

Rigardu sub ‘donacoj‘ aŭ ‘pruntedonoj‘ por scii, kiel helpi ilin!

Johan Derks, prezidanto