La Esperanto-centro en Rumonge jam preskaŭ finkonstruita

Burundaj samideanoj sciigis, ke la konstruaj laboroj en la Esperanto-centro en Rumonge jam finiĝis. Do la unua centro de la esperanto-vivo en tiu afrika lando jam preskaŭ tute pretas. Kial nur “preskaŭ”? Ĉar ankoraŭ mankas multaj aĵoj al tiu ejo. Unuafoje estas bezonata meblaro por pretigi ĝin al akceptado de lernantoj kaj legantoj. Mankas komputiloj kaj aliaj teknikaĵoj por la oficejo de la landa asocio. Mankas multe da libroj, kvankam donacoj alvenas de la tuta mondo kaj nun la unua biblioteko de Rumonge havas jam 207 librojn.

Plano de la Esperanto-centro en Rumonge, Burundo. 02.2014.

Plano de la Esperanto-centro en Rumonge, Burundo. 02.2014.

Ĉu vi ŝatas tiun agadon kaj volas laŭeble subteni ĝin? Jen plej simplaj vojoj. Vi povas sendi siajn librojn (en Esperanto kaj la franca) laŭ la adreso: ANEB, BP 170, BI-Rumonge, Burundi aŭ aĉeti la novajn ekzemple en Libroservo de UEA kaj indiki tiun adreson. Ankaŭ vi povos fari donacojn al la fonduso. Ĉiu, eĉ plej malgranda donaceto estas ege bonvena kaj bezonata. Ne hezitu, faru tuj!