Projekto en Burundo

La interesiĝo por Esperanto en Burundo estas tre granda, kvankam la loka esperanto-movado estas ege juna.

En 1999 Japhet Bayori Ntunzwenimana, reveninta el rifuĝejo en Tanzanio al Rumonge, ricevis de belgo Emile Van Damme lernolibron “Metodo dekunu”. Poste li mem interesigis aliajn homojn, estis establitaj pluraj kluboj en Rumonge kaj aliaj lokoj.

La prezidanto kaj sekretario de ANEB kun Svetlana Milanović (2005)

La prezidanto kaj sekretario de ANEB kun Svetlana Milanović (2005)

En 2005 la Cseh-metoda instruistino Tereza Kapista gvidis kursojn pri Esperanto en Buĵumburo kaj Rumonge. Dum la seminario estis fondita la Asocio Nacia por Esperanto en Burundo (ANEB), kies prezidanto ekde 2009 estas Jérémie Sabiyumva.

En januaro 2009 Cseh-instruisto Johan Derks kaj lia edzino Svetlana Milanović faris instruvojaĝon al Burundo, dum kiu interalie ili gvidis kelktagan kurson en Buĵumburo kaj dusemajnan seminarion en Rumonge, kiun partoprenis pli ol 120 personoj. Ilin asistis Hasano Ntahonsigaye, Jérémie Sabiyumva, Léopold Mugabaranoga kaj Pamphile Bahati.

En julio 2009 en Rumonge okazis la Dua nacia kongreso de Esperanto en Burundo, dum kiu estis aprobita la decido krei Esperanto-centron en Rumonge, kiu kombinos bibliotekon, publikan komputilejon kaj loĝoĉambron por turistoj (kiel la fonton de enspezoj). Por tiu celo (kaj ne nur por ĉi tiu projekto) estis establita fondaĵo “Esperanto en Evoluo”, kies volokupo estas “financa subtenado de profitodonaj projektoj en malriĉaj landoj, kiuj celas doni bezonatan financan bazon al la tiea Esperanto-movado”.

Aĉeto de la tereno en Rumonge (11.2010)

Aĉeto de la tereno en Rumonge (11.2010)

En novembro 2010 per la subteno de la fondaĵo «Esperanto en Evoluo», ANEB aĉetis terenon en Rumonge, kvartalo Kanyenko por konstrui la esperanto-centron. En januaro 2012 alvenis la dua monpeco kaj konstruado komenciĝis.

Malfermo de la esperanto-centro en Rumonge, Burundo (07.09.2013)

Malfermo de la esperanto-centro en Rumonge, Burundo (07.09.2013)

La 7-an de septembro 2013 la esperanto-centro en Rumonge estis solene malfermita fare de partoprenantoj de la instruseminario. Ĉeestis ankaŭ eks-urbestro, ĵurnalisto de la loka gazeto «Hodi Tanganjika», estro de kvartalo Kajenkoko, kie trovigxas la centro, konsilanto de la nuna urbestro, prezidanto de la provinca komitato de politika partio «KAZE FDD» (politika partio), instruistoj de mezgradaj lernejoj en Rumonge kaj najbaranoj.

Konstruado de la aldonaj ĉambroj (01.2014)

Konstruado de la aldonaj ĉambroj (01.2014)

En decembro 2013 komenciĝis la konstruado de la du aldonaj ĉambroj, en kiuj okazos lecionoj por instruistoj kaj lokaj gravuloj. En 2014 la konstruaj laboroj tute finiĝis. Do nun estas tempo por helpi al la burundaj samideanoj plenigi la unuan esperanto-centron de la lando je libroj, mebloj, komputiloj kaj diversspecaj lerniloj. Ĉia helpo estas bonvena kaj ege bezonata!