Celoj

La tereno kie estis konstruota la Esperanto-centro estis jam aĉetita je la 24a de novembro 2010a, kontraŭ 2 900 eŭroj. Ĝi mezuriĝas 17 je 25 metroj kaj tiutempe ankoraŭ ne havis ĉirkaŭbarilon. La konstruaĵo devis okupi 31% de la areo de 425 m2.

Oni povas vidi la dividiĝon en lokaloj laŭ la suba desegnaĵo:

La konstruaĵo devis havi unu eksteran feraĵpordon kaj kradajn fenestrojn. Kostoj proks. 8 000 MBUF .

  • Prezoj estas indikitaj en miloj da Burundaj frankoj, 1 MBUF = € 0,56 aŭ € 1, = = 1,78 MBUF (1-9-2011)

La ĉirkaŭanta tereno estos ĝardene aranĝita. Akvoprovizo povas esti ekstere, eventuale kun ebleco por prepari manĝaĵon. La tereno estos ĉirkaŭata de ŝtona muro kun fera pordego.

Jen la mapo de la centro:

ecentro

Planita buĝeto (kalkulo de 2011):

Aĵo            MBUF    eŭroj    Aĵo                   MBUF       eŭroj
ŝtonoj         800     448,     ferladoj              1000       560
brikoj         3000    1680     pordego               500        280
cemento        2200    1232     elektrika materialo   1000       560
betonaj feroj  800     448      akvo kaj instalo      500        280
lignoj         90      50,40    farboj                100        56
sablo          150     84       konstruistoj          1500       840
pordoj         720     403,20   kovrotavolo           45         25,20
fenestroj      600     336      traboj                450        252
plafono        500     280      gruzo                 250        140
najloj         50      28

SUME           14255   7982,80

Ĉiu kiu donacas minimume 50 eŭrojn fariĝos ‘partoprenanto’ de la biblioteko en Rumonge.
Vidu liston de partopenantoj