Novaĵoj de ANEB

La Asocio Nacia por Esperanto en Burundo (ANEB; france: Association Nationale d’Esperanto au Burundi) estas la landa Esperanto-asocio de la afrika ŝtato Burundo. Ĝi aliĝis al Universala Esperanto-Asocio en 2008. La asocio havas sian sidejon en urbo Rumonge.

Ekde 2009 la prezidanto de ANEB estas Jérémie Sabiyumva. Vicprezidanto estas Eric Nsabiyumva, sekretario — Hasano Ntahonsigaye, vicsekretario — Thierry Ndizey, kasisto — Pamphile Bahati kaj vickasisto — Gilbert Ndihokubwayo.

Burundo iĝis la unua lando, en kiu “Esperanto en Evoluo” realigis sian projekton, do ĉi-tie oni povas sekvi la novaĵojn de ANEB.