Rezultoj

En novembro 2010 per la subteno de la fondaĵo «Esperanto en Evoluo», ANEB aĉetis terenon en Rumonge, kvartalo Kanyenko por konstrui la esperanto-centron. Konstruado komenciĝis en januaro 2012 kaj la 7-an de septembro 2013 la esperanto-centro en Rumonge estis solene malfermita fare de partoprenantoj de la instruseminario.

Malfermo de la esperanto-centro en Rumonge, Burundo (07.09.2013)

Malfermo de la esperanto-centro en Rumonge, Burundo (07.09.2013)

Ĉeestis ankaŭ eks-urbestro, ĵurnalisto de la loka gazeto «Hodi Tanganjika», estro de kvartalo Kajenkoko, kie trovigxas la centro, konsilanto de la nuna urbestro, prezidanto de la provinca komitato de politika partio «KAZE FDD» (politika partio), instruistoj de mezgradaj lernejoj en Rumonge kaj najbaranoj.

Konstruado de la aldonaj ĉambroj (01.2014)

Konstruado de la aldonaj ĉambroj (01.2014)

En decembro 2013 komenciĝis la konstruado de la du aldonaj ĉambroj, en kiuj okazos lecionoj por instruistoj kaj lokaj gravuloj. En 2014 la konstruaj laboroj tute finiĝis. Do nun estas tempo por helpi al la burundaj samideanoj plenigi la unuan esperanto-centron de la lando je libroj, mebloj, komputiloj kaj diversspecaj lerniloj. Ĉia helpo estas bonvena kaj ege bezonata!

Malsupre oni povas vidi la financan bilancon de la projekto.

Stato de elspezoj ĝis 10-02-2014

monsendo por tereno, 6-11-2010

€ 2 900,00

unua monsendo por konstruado, 13-12-2011

€ 5 180,00

dua monsendo por konstruado, 4-2-2012

€ 2 700,00

tria monsendo por konstruado, 16-8-2012

€ 2 200,00

kvara monsendo por konstruado, 6-11-2013

€ 2 000,00

kvina monsendo por konstruado, 13-1-2014

€ 1 076,00

Totalo de elspezoj

€ 17 25,82