rumonge

La Esperanto-centro en Rumonge jam preskaŭ finkonstruita

Burundaj samideanoj sciigis, ke la konstruaj laboroj en la Esperanto-centro en Rumonge jam finiĝis. Do la unua centro de la esperanto-vivo en tiu afrika lando jam preskaŭ tute pretas. Kial nur “preskaŭ”? Ĉar ankoraŭ mankas multaj aĵoj al tiu ejo. Unuafoje estas bezonata meblaro por pretigi ĝin al akceptado de lernantoj kaj legantoj. Mankas komputiloj kaj aliaj teknikaĵoj por la oficejo de la landa asocio. Mankas multe da libroj, kvankam donacoj alvenas de la tuta mondo kaj nun la unua biblioteko de Rumonge havas jam 207 librojn.

Plano de la Esperanto-centro en Rumonge, Burundo. 02.2014.

Plano de la Esperanto-centro en Rumonge, Burundo. 02.2014.

Ĉu vi ŝatas tiun agadon kaj volas laŭeble subteni ĝin? Jen plej simplaj vojoj. Vi povas sendi siajn librojn (en Esperanto kaj la franca) laŭ la adreso: ANEB, BP 170, BI-Rumonge, Burundi aŭ aĉeti la novajn ekzemple en Libroservo de UEA kaj indiki tiun adreson. Ankaŭ vi povos fari donacojn al la fonduso. Ĉiu, eĉ plej malgranda donaceto estas ege bonvena kaj bezonata. Ne hezitu, faru tuj!

0

Konstruado en Rumonge progresas

08.02.2014 - Afrikaj samideanoj informas pri komenco de la plankokonstruado en la Esperanto-centro en Rumonge (Burundo). Tiu projekto estas sukcese realigata danke al subteno de la fondaĵo “Esperanto en Evoluo”. Ĝis marto oni planas fini la konstruajn laborojn.

 

0

Esperanto-centro en Rumonge jam havas 187 librojn

01.02.2014 – Sekretario de la Asocio Nacia por Esperanto en Burundo Hasano Ntahonsigaye sciigis, ke antaŭ kelkaj tagoj kasisto Pamphile Bahati rekalkulis librojn, senditajn de la tuta mondo por la finkonstruata Esperanto-centro. Nun ĝi enhavas 187 librojn. Li opinias, ke ĝis majo tiu cifero atingos 500. Tamen multo ankoraŭ mankas al ĝi – libroj, lerniloj, komputiloj, mebloj. Niaj burundaj samideanoj esperas je helpo de siaj samideanoj.

Vi povas sendi siajn librojn (en Esperanto kaj la franca) laŭ la adreso: ANEB, BP 170, BI-Rumonge, Burundi aŭ aĉeti la novajn ekzemple en Libroservo de UEA kaj indiki tiun adreson.

0